Mitzuli- -nova Android aplikaĵo por tradukado

avatar
(Edited)

De longe ni jam kutimis al interreta tradukado. Tute simpla afero, plej ofte uzata per google-translate. La tradukota teksto estas tajpita en la komputilon kaj tuj pli- malpli bona traduko aperas sur la ekrano. Ankoraŭ ne eblas tute rezigni pri efektivaj tradukistoj, sed per maŝina lernado ni rapide alpaŝas la celon de senhoma traduko.

Nun nova tradukado-aplikaĵo surfacis. Ĝi estas tutfunkcia apo, disvolvita de juna studento kiel persona projekto. La fondisto de Mitzuli, estas Mikel Artetxte de Universitato de Baska Lando, kiu profesie okupiĝas pri naturaj lingvoprocesado kaj maŝina lernado. Intertempe la projekto estiĝis internacia kunlaboraĵo kun jam rekonitaj projektoj kiel Apertum kaj aliaj profesiaj maŝintradukprogramoj.

Nu, kiaj estas la novaj trajtoj de tiu aplikaĵo? Une, ĝi temas pri libera malferma fonto-programo por Android, kiu ne nur uzas voĉrekono, sed ankaŭ povas "legi" tekstojn, fotitajn de vi mem. Se vi ne scias kiel prononci la fremdajn vortojn, la apo faras tion por vi „elbuŝe“.
Tradukeblaj estas pli ol 50 lingvoj kaj pluaj aldonos baldaŭ. Ne nur konataj kaj komerce gravaj lingvoj estas haveblaj, sed ankaŭ malpli konataj kiel la okcitana, la eŭskan aŭ la galegan. Eĉ Esperanto estas rigardita kiel natura lingvo tradukinda.
Post la aĉaj Facebook-aferoj ni estas certigitaj, ke neniuj datumoj de ni estas uzitaj aŭ kolektitaj per tiu apo.
Kaj eble, la plej bona eco de Mitzuli, estas ke ĝi bone funkcias eĉ seninterrete samkvalite kiel konektite. La fotila moduso eblas ankaŭ senligita.

Do, ne plu perdita en traduko!

Dankon pro vi vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!



0
0
0.000
0 comments